The First Part of King Henry the Fourth | |
---|---|
dramatic work | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | William Shakespeare |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1597 |
Ĝenro | historidramo |
Henriko la 4-a (Unua Parto) estas historia teatraĵo de William Shakespeare, supozeble verkita ne poste ol 1597. Ĝi estas la dua teatraĵo de la tetralogio de Shakespeare kiu temas pri la sinsekvaj regadoj de Rikardo la 2-a, Henriko la 4-a (du teatraĵoj, inklude Henriko la 4-a (Dua Parto)), kaj Henriko la 5-a. Henriko la 4-a (Unua Parto) priskribas unujaran epokon de historio kiu ekas je la batalo de Hotspur en Homildon en Northumberland kontraŭ Douglas fine de 1402 kaj finas je la malvenko de la ribeluloj de Shrewsbury meze de 1403.[1] Elkomence, ĝi estis tre populara teatraĵo kaj por la publiko kaj por kritikistoj.[2]
La intrigo temas pri konflikto inter Henriko la 4-a kaj la familio Percy pro malkonsento inter ambaŭ flankoj pro la elaĉeto de kaptitoj. Tio kondukas al ŝanĝo en aliancoj. Tiel la fina batalo montriĝas necerta dekomence,